by Max Barry

Latest Forum Topics

Advertisement

Search

Search

[+] Advanced...

Author:

Region:

Sort:

«12. . .101112131415»

kiaj estas niaj pensoj pri la esperanta reformmovado kaj lingvoj kiel Ido?

Egalio wrote:Askio,

Koran dankon pro la Konstitucio! Belega! Vi bone laboris! :-)

Pri miaj unuaj impresoj pri ĝi, estas nur kelkaj aferoj kiujn mi ne bone komprenas:

1. "Neniu arbitra Cenzuro"... mi kunsentas, sed kiel oni difinas "arbitra". Sendube, oni ne devas difini la vortojn en konstitucio, sed mi trovis ke mi pensis iom tro longe sur la vorto "arbitra". :-)
2. "unu transdoneblan voĉdonon"... ĉu vere "trandoneblan"? Eble mi ne bone komprenas kiel tio funkcias.
3. "forbarita dum paco de la konsilio" - Tiun frazon mi ne komprenas. Mi komprenas la vortojn, sed ne la sencon.
Sed, tute ne gravas! Mi aprobas vian laboron.
Dankon denove!

Dankon por via respondo!

Ĉiu sugesto estas ege bonvena, ĉar se nun estas problemo kun nia konstitucio, ni poste restos pri ĝi!

1. Nu mi kopiis kelkajn el la rajtoj el la deklaracio pri homaj rajtoj de UN. Arbitrare signifas simple ekster la leĝo - la konstitucio ekzemple ne permesus al la konsilio forbari unu nacion nur ĉar ĝi ne ŝatus ĝin

2. Mi povas rekomendi ĉi tiun vikipedian artikolon pri ĝi; estas nur balotsistemo, kiu certigas ke voĉoj ne estas malŝparitaj kaj ke la rezulto estas proporcia:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Unuopa_transdonebla_vo%C4%89dono
kaj ĉi tiu filmeto en la angla klarigas ĝin tre bone:
https://youtu.be/l8XOZJkozfI

3. Jes, mi devus reformuli ĝin: Dum estas paco (tiel dum nia regiono ne estas atakita) nur la konsilio rajtas cenzuri, ekziligi aû forbari naciojn, sed mi decidis forigi ĉi tiun artikolon el la konstitucio, ĉar ĝi estas subkomprenata de artikolo 2
-------
Alia temo:
Se vi volas pliajn detalojn pri kiel la NS-aferrezultoj estas kalkulitaj, mi povas rekomendi ĉi tiun foruman fadenon:
viewtopic.php?f=15&t=556705
Estas kaŝitaj statistikoj, kiujn ni ne vidas kaj la rezultoj estas tute determinismaj (ne ekzistas hazardo) - la precizaj kalkuloj estas tamen komerca sekreto

Globamia wrote:kiaj estas niaj pensoj pri la esperanta reformmovado kaj lingvoj kiel Ido?

Nu, mi vere ne ŝatas Ido xD - mi ŝatas la "unu litero unu sono" ideon de Esperanto kaj mi pensas, ke Ido iom forigas la ĉarmon de Esperanto - krome Esperanto prenis multajn vortojn kaj ideojn el Ido kiel la sufikso -ind-. Do Ido estas redunda

Mi simple ne pensas, ke reformmovadoj anstataŭigos Esperanton, ĉar Esperanto estas tre fleksebla. La Fundamento de Esperanto ne povas ŝanĝiĝi, sed ĉio alia povas, kaj tio certigas, ke la lingvo ne konstante fundamente ŝanĝiĝas, dum ĝi povas adaptiĝi al novaj tempoj

Mi pensis multe pri ĉi tiu filmeto: https://youtu.be/UEfP1OKKz_Q

La brita ŝtopilo estas brile desegnita, sed mi pensas, ke ĝi ne estas la plej bona. La plej bona ŝtopilo laŭ mi estas la internacia ŝtopilo, kiu estis adoptita nur de Brazilo kaj Sud-Afriko, la tipo-N ŝtopilo. Ĝi havas ĉiujn sekurecajn ecojn de la brita ŝtopilo, krom ke la fandaĵo estas en la ingo (ekster Britio plej multaj landoj uzas radialcirkvitojn) - do la tipo-N-ŝtopilo estas multe pli malgranda kaj ĝi estas kongrua kun la tipo-C-ŝtopilo, ankaû nomata "la eŭroŝtopilo", kiu estas uzata en ĉiuj 230V-landoj. La tipo-N ŝtopilo estis fakte desegnita en Eŭropo por anstataŭigi ĉiujn eŭropajn ŝtopilon, sed ĝi neniam ekis. Ĝia dezajno estas tre simila al la svisa ŝtopilo tipo-J.

Tial en Askio ni uzas la internacian ŝtopilon, tipo-N, tamen ni postulas, ke ĉiuj ingoj havu ŝutrojn - por ŝtopi aparaton, ĉiuj pingloj devas esti enmetitaj samtempe

Saluton al ĉiuj!

Por faciligi la redaktadon de nia konstitucio, mi kopiis la proponon de Askio en elektronikan tekstredaktilon.

Ĉiu interesita nacio povas peti al mi telegrame la ligilon por kontribui al la modifoj.

Mi pensas, ke ĝi estus pli facila ol la babilejo.

Askio ĵus okazigis novajn parlamentajn voĉdonadojn. La socialdemokratoj venkis ĉi tiun voĉdonadon, dum kaj la liberaluloj kaj naciaj demokratoj perdis. La naciaj demokratoj suferis gravajn perdojn pro irado en liberalan koalicion kaj la liberaluloj perdis multe da subteno post altiĝanta korupto kaj eta merkatkraŝo en Askio.

La liberala registaro amase plibonigis la askian ekonomion kaj malaltigis impostojn, sed koste de publikaj servoj, sano kaj medio.

La nova koalicio en Askio konsistas el 4 partioj, la socialdemokratoj, la nordia modelo (pli por-komerca ol socialdemokratoj), la Partio de Libereco, kiu estas GLAT-naciisma kaj la pirata partio kiu defendas pli da interreta libereco.

kiam ni voĉdonos pri la konstitucio?

Globamia wrote:kiam ni voĉdonos pri la konstitucio?

Ankoraŭ ne, ni devas unue fini ĝin. Valujo laboras pri plibonigita versio kaj vi povas skribi al li, se vi volas kunlabori pri ĝi

Askio wrote:Ankoraŭ ne, ni devas unue fini ĝin. Valujo laboras pri plibonigita versio kaj vi povas skribi al li, se vi volas kunlabori pri ĝi

Ĉu vi povis legi la proponon? Kion vi pensas?

Valujo wrote:Ĉu vi povis legi la proponon? Kion vi pensas?

Ne, sed mi legos la proponon morgaŭ 👍

Saluton!

Authoritarian Science wrote:Saluton!

Bonvenon al Esperanto!

*sendas donackorbon al vi*

Authoritarian Science wrote:Saluton!

Bonvenon al la regiono Esperanto!! Authoritarian Science kaj Sepulcrum Oblivinis. Mi esperas, ke vi havos bonan tempon.

Ĉu estas tempo, un Discord estas establita? Aŭ iu alia babilado?

Esperanto wrote:Ĉu estas tempo, un Discord estas establita? Aŭ iu alia babilado?

Ne, mi multe preferus konservi nian konversacion ĉi tie. Ni ne tro kompliku aferojn, nuntempe nia komunumo sentas sin afabla kaj komforta!

kial askio ne plu estas nia delegito? ĉu tio estis akcidento aŭ intence?

Globamia wrote:kial askio ne plu estas nia delegito? ĉu tio estis akcidento aŭ intence?

Nuuuuuuuuuuu, mi neniam estis elektita, mi nur hazarde ricevis la titolon ĉar mi havis la saman nombron da subtenoj kiel Valujo. Koncerne Egalio, li simple ricevis pli da subtenoj ol iu ajn alia. Sed ĝis ni ne ricevas konstitucion la regiona delegito estas nur ceremonia titolo - mi ankaŭ ne havis specialajn povojn

ANNOUNCEMENT

Yesterday the sovereign planetary systems of the United Confederation of Planets elected a new Consul to lead the Confederate Government.

The systems elected Whiskany, Secretary of Defence of the previous government, who will now form the new Cabinet in the coming days.

The election was a great victory for the political coalition, the Industrialists, but the new Consul has announced a great desire for a broader government.

The Secretariat for Diplomacy sends our kind regards to this region on behalf of the new government.

Histarctica
Secretary of Diplomacy
United Confederation of Planets

Saluton! Mi kreis alternativan konton, Kvadratio, por servi kiel ambasadoro al ĉi tiu regiono. Tamen, mi eble foje babilas en ĉi tiu regiono.

Squarelandiuh wrote:Saluton! Mi kreis alternativan konton, Kvadratio, por servi kiel ambasadoro al ĉi tiu regiono. Tamen, mi eble foje babilas en ĉi tiu regiono.

Mi tre ŝatas, ke vi parolas esperante en nia regiono! 😊

Askio wrote:Mi tre ŝatas, ke vi parolas esperante en nia regiono! 😊

Mi fakte ne konas Esperanton, sed mi povas kompreni iom da ĝi ĉar mi hazarde konas la hispanan.

Mi estas tiel feliĉa, ke ĉi tiu regiono finfine servas sian celon ligi la Esperantistojn de Naciŝtatoj unu al la alia.

Krome, kiel iras la Konstitucio? Kiam ĝi estos finita, ĉu ni voĉdonos pri ĝi? Laŭ kiaj malnetoj mi vidis, mi opinias, ke ĝi estas bone verkita kaj utilas por nia grandeco regiono.

Mi pensas pri Esperanto kiel preskaŭ simila al la latinidaj lingvoj, kiel la hispana, la franca kaj la itala.

Kvadratio wrote:Mi pensas pri Esperanto kiel preskaŭ simila al la latinidaj lingvoj, kiel la hispana, la franca kaj la itala.

Nur el scivolo, po kiom da procentoj vi povas kompreni esperanton sen lerni ĝin?

Askio wrote:Nur el scivolo, po kiom da procentoj vi povas kompreni esperanton sen lerni ĝin?

Mi dirus ĉirkaŭ iom da Esperanto. Verŝajne ĉirkaŭ 20 ĝis 50% el ĝi.

«12. . .101112131415»

Advertisement