by Max Barry

Latest Forum Topics

Advertisement

Search

Search

[+] Advanced...

Author:

Region:

Sort:

«12. . .4243444546»

Valujo wrote:La Fono Nui, la parlamento de ValujoWaianu estas parte renovigata ĉiun duan jaron. La deputitoj estas elektataj per partilistoj, kaj la seĝoj alokataj per proporcia sistemo.

Ĉu en Valujo estas tutnacia partilisto aŭ regionaj partilistoj?

Askio wrote:Ĉu en Valujo estas tutnacia partilisto aŭ regionaj partilistoj?

Elektodistriktaj partilistoj

Mi decidis uzi miks-membran proporcian (MMP) 🗳️ sistemon simile al Germanujo 🇩🇪 kaj Novzelando 🇳🇿 sed sen majoritata balotsistemo por la loka parlamentanto. La duono da seĝoj estas lokaj parlamentantoj elektataj per aprobobaloto (tio estas la sistemo ni uzas en nia regiono por la konsilio) kaj la dua duono estas elektata per naciaj partilistoj, kiu certigas ke la rezulto estas proporcia. Bona klarigo de MMP estas tie ĉi, se iu scivolas 🤓: https://youtu.be/QT0I-sdoSXU

Mia malnova sistemo estis UTV (uzata en Irlando 🇮🇪) sed mi decidis por MMP, ĉar malgrandaj partioj (ekzemple tiuj kiuj gajnus 5% kaj estas ege distributataj) ofte ne havas ŝancon gajni seĝojn kaj se parlamentanto decidas foriri estas malfacile ĝuste anstataŭigi rin. Sed la UTV-sistemo ankaŭ estas proporcia 🙋, eleganta kaj mojosa: https://youtu.be/l8XOZJkozfI

Sed jes MMP estas iomete komplika. Bedaŭrinde ne ekzistas perfekta balotsistemo 😕, Veritasium faris interesan filmeton pri tiu https://youtu.be/qf7ws2DF-zk

Redakto: Mi decidis reŝalti al UTV, ĉar mia nacio estas disita tra multaj planedoj kaj UTV estas pli facila por nombri. Mi konstante ŝaltas inter la du 😵‍💫

Do baldaŭ estos aŭgusto kaj venas la demando: kiu volos esti la nova MA-delegito 😁?
Redakto: Nur Valujo eblas, do la demando estas nenecesa

Ankaŭ, ne forgesu subteni Helsingdal kaj Helsingdal vi subtenu nin 😁

Valujo, ĝis kiam daŭros la konkurso?

Ĉu vi vidis la novajn fasonadojn por la Eŭro? Mi plej ŝatas la fasonadojn kun birdoj kaj riveroj

Mi nur rigardis iomete, do ne vidis tiajn, sed la malkutime rotatciataj plaĉas al mi.

Baldaŭ estos la 111-a universala kongreso de Esperanto en Graco! Mi dezirus partopreni sed malbonŝance mi nuntempe havas ekzamenojn :/

Espereble vi povos partopreni poste. La 112a alvenos!

Kombinita Socialisma Demokratio wrote:Espereble vi povos partopreni poste. La 112a alvenos!

Ĉu vi iros al Graco?

Eble iotage.... sed verŝajne ne faros eĉ ĝis la 114, tiel frue, kiel eble. Mi ne havas la dosierojn por iri laŭleĝe kaj tro kostemas por mi nun. Mi ankaŭ volus iri kun la koramikino sed ŝi ne povas nun. Ŝiaj fratiĉoj ne nun helpas sufiĉe iliaj avinon, kaj ŝia patriĉo laboras tro, do ŝi devas.

Ĉu vi pasinte iris aŭ sekve iros?

Kombinita Socialisma Demokratio wrote:Eble iotage.... sed verŝajne ne faros eĉ ĝis la 114, tiel frue, kiel eble. Mi ne havas la dosierojn por iri laŭleĝe kaj tro kostemas por mi nun. Mi ankaŭ volus iri kun la koramikino sed ŝi ne povas nun. Ŝiaj fratiĉoj ne nun helpas sufiĉe iliaj avinon, kaj ŝia patriĉo laboras tro, do ŝi devas.

Ĉu vi pasinte iris aŭ sekve iros?

Mi komprenas 😕
Mi estas iranta al Graco. Ĝi estos mia unua UK 😊

Bonege!

Hodiaŭ estas la 1-a aŭgusto. Valujo simple malsubtenu ĉiun por unu tagon por iĝi MA-delegito 🙂

Ho novan landon aliĝis! Bonvenon Sain Monika!

Bonvenon, Sain Monika.

Mi rekomendas ke vi voĉdonas por la Internacia Agrikultura Biodiverseca Protekto en la MA-asembleo ✅
Voĉdoni por MA-proponojn indas ĉar ili havas similajn efikojn kiel normaj aferoj kaj povas plibonigi statistikojn

Mi volas, sed plu ne rajtas pro la dua, sepa, kaj tria. Iel ajn, mi akceptu ĝin.

Kiel vi ĉiuj fartas?

Sufiĉe bone, kaj vi?

Ankaŭ bone, mi baldaŭ reelŝutos Diskordon kaj esperas revivigi la servilon kaj la aktivecon en ĉi tiu regiono iomete

Rebonvenon Helsingdal! 🤗

Ekde morgaŭ mi bezonas reiĝi la MA-delegito ĉar ni bezonas rotacii. Neniu devas ion fari, mi simple mal- kaj resubtenu ĉiun :)

Mi rekomendas voĉdoni por la propono antaŭenigi humanistikon en la MA-asembleo. Sociaj sciencoj inklusive lingvistiko kaj artoj estu parto de edukado kaj esplorado kaj mi pensas ke iu ajn provo antaŭenigi ilin estas subteninda 👩‍🏫✅

Mi konsentas kaj jam agis tiel.

Ĉu vi ĉiuj iam aŭdis pri la sona lingvo? https://en.wikipedia.org/wiki/Sona_(constructed_language) kaj jen bona filmeto pri ĝi https://youtu.be/pMSucclVaR0

Ĝi estas la tokipona el 1935

Mojosa ĝi estas.

«12. . .4243444546»

Advertisement